Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri dokumentoj pri Marko Zamenhof
2012-10-10
 


 

    Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en la urbo Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La Ondo jam aperigis artikolon pri liaj pedagogiaj verkoj, surbaze de la librokolekto en la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (Moskvo). Nun ni prezentas pliajn dokumentojn pri Marko Zamenhof, kiuj estis trovitaj en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (Sankt-Peterburgo).

 

    Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo estas unu el la plej grandaj kolektejoj de dokumentoj en la mondo. Ĝi enhavas pli ol sep milionojn da dokumentoj. La kolekto estas dividita je pli ol mil fondaĵoj, konsistantaj el multegaj fakoj.

 

    Juna instruisto verkis lernolibron

 

    En Bjalistoko Marko Zamenhof realigis sin en la kleriga sfero ne nur kiel pedagogo kaj organizanto, pri kio oni scias el pluraj fontoj, sed ankaŭ kiel aŭtoro. En la arkivo ni trovas aferon №54 kun la titolo "Pri peto de la judo Zamenhof pri subvencio por presado de la lernolibro de la germana lingvo, kompilita de li". Ĝi konsistas el du dupaĝaj dokumentoj. En la unua dokumento la Bjalistoka loĝanto Markus Zamenhof la 16an de februaro 1864 petas la Ministron de Popola Klerigo, Lian Altan Generalan Moŝton, Efektivan Ŝtatan Konsiliston Aleksandr Vasiljeviĉ Golovnin doni monon por eldoni sian lernolibron de la germana. En la dua dokumento, datita la 7an de aprilo 1864, la ministro rifuzas, ĉar jam estas eldonita granda nombro da lernolibroj.

 

    Tiutempe Marko Zamenhof estis nur 27-jara, kaj poste li daŭrigis siajn klopodojn, kaj ni scias, ke lia Lernolibro de la germana lingvo por rusa junularo estis prespermesita la 5an de decembro 1870 kaj aperis en 1871 en Varsovio. Ĝi havis 14 eldonojn, la lasta aperis en 1899; Krome aperis almenaŭ sep eldonoj de lia lernolibro de la germana por la dua studjaro kaj almenaŭ ses eldonoj por la tria studjaro.

 

    Sukcesa subvencipeto

 

    Oni scias, ke en Bjalistoko Marko Zamenhof eklaboris unue kiel librotenisto kaj hejma lingvoinstruisto en la riĉa Bjalistoka familio Zabludovskij. La 21an de aŭgusto 1864 li fondis privatan lernejon-internulejon por judaj knabinoj, en kiu li mem instruis. En 1865 en ĝi lernis 63 knabinoj. La duklasa lernejo de Motelj Fabijanoviĉ Zamenhof konkurencis kun simila lernejo de Avraam Samujloviĉ Kagan kaj Lev Avraamoviĉ Plonskij kun 83 lernantinoj en 1865. Pri ĉi tiu lernejo de Zamenhof oni povas ekscii en la afero №160 el la fako №189 de la 733a fondaĵo. La afero havas iom mallertan titolon "Afero de la Departemento de la Popola Klerigo koncerne la peton de la kuratoroj observantaj la funkciadon de la popolaj lernejoj en Bjalistoko pri ĉiujara pagado de subvencio el la kandela imposto al Zamenhof, posedanto de porknabina lernejo en Bjalistoko".

 

    Ĉi tiu afero, komencita la 13an de majo 1866 kaj finita la 15an de septembro 1873, enhavas 18 dokumentojn sur entute 20 folioj.

 

    La unua dokumento, skribita sur ambaŭ flankoj de du folioj, eble estas la plej interesa, ĉar ĝi pozitive karakterizas Zamenhofon kaj ties lernejon.

 

 


 

    La postaj dokumentoj enhavas, interalie, konsenton de la ministerio, kiun subskribis la vicministro grafo Ivan Davydoviĉ Deljanov, posta ministro (1882–1897) kaj baptopatro de Nikandr Vasiljeviĉ Zjusmen, kiu, kiel ĉefcenzuristo de jidaj kaj hebreaj eldonaĵoj, en 1888 intrigos por eksigo de Marko Zamenhof el ties cenzurista posteno en Varsovio, kaj plurajn aliajn dokumentojn, inkluzive de la kvitanco pri ricevo de 300 rubloj, subskribita de Marko Zamenhof.

 

 


 

    La du lastaj dokumentoj en ĉi tiu afero estis faritaj en septembro 1873, kiam la Zamenhofa familio estis sojle de forveturo al Varsovio.

 

    La 6an de septembro 1873 Miĥail Afanasjeviĉ Malinovskij, vicestro kaj administranto de la Vilna Lerneja Regiono, kiu ampleksis kelkajn okcidentajn guberniojn de Ruslando, surbaze de la peto de la direktoro de la Bjalistokaj lernejoj, Pjotr Osipoviĉ Ronĉevskij, petis la klerigan ministerion disponigi al Zamenhof 150 rublojn pro la senĉesaj malsanoj en la familio. La agado de Marko Zamenhof, kiu estis samtempe instruisto en la 2a Bjalistoka porjuda popola lernejo kaj posedanto de la lernejo por judaj knabinoj, estis nomita "utila <…> kaj en la instruado de la juda junularo kaj en la sfero de pedagogia literaturo". Jam la 15an de septembro la ministerio konsentis kun la subvencipeto. Cetere, ĉi tiu sumo estis konsiderinde granda por provinca instruisto – la saman sumon li estis ricevanta pro instruado dum la tuta lernojaro en la ŝtata porjuda lernejo.

 

    Marko Z. cedas sian lernejon

 

    En la 189a fako de la 733a fondaĵo de RGIA, estas ankoraŭ unu afero, kiu interesas nin – afero №492 "Pri transdono de la Bjalistoka lernejo por judaj knabinoj, posedata de Zamenhof, al la instruisto Gvirc kun pagado de ĉiujara 300-rubla subvencio". La afero konsistas el nur du dokumentoj.

 

    La unua dokumento estas letero de la estro de la Vilna Lerneja Regiono, Nikolaj Aleksandroviĉ Sergijevskij, sendita la 11an de oktobro 1873 al la kleriga ministerio. El ĝi ni ekscias, ke unu jaron pli frue, la 8an de aŭgusto 1872, komence de la lernojaro 1872/73, Marko Zamenhof, kun permeso de la estro de la Vilna Lerneja Regiono, ŝanĝis la proprietecon de sia propra knabina lernejo al komuna posedo kun sia kolego kaj samnaciano Iosel Noĥimoviĉ Gvirc, kiu, same kiel li, instruis ankaŭ en la Bjalistoka ŝtata porjuda lernejo.

 

    Ni ekscias ankaŭ, ke unu jaron poste Zamenhof, kun preteksto de sia malbona sano, petis permeson transdoni sian lernejon al plena posedo de Gvirc. La estro de la Vilna Lerneja Regiono, apogante sin je la opinio de la direktoro de la Bjalistokaj lernejoj Pjotr Osipoviĉ Ronĉevskij taksis la instruiston Gvirc kapabla sole administri la lernejon kaj petis la ministerion transdoni la lernejon de Zamenhof kaj Gvirc al plena posedo de Gvirc kun plupagado de la 300-rubla subvencio.

 

    Evidente, tiutempe la poŝto funkciis multe pli bone ol nuntempe, ĉar jam post naŭ tagoj, la 20an de oktobro 1873 la vicministro Deljanov permesis transdoni la lernejon al Gvirc kaj konservis la 300-rublan subvenciadon, kiun ĝuis Marko Zamenhof – pri tio tekstas la dua dokumento en la afero №492.

 

    Forcedinte sian privatan instruadon, Marko Zamenhof komence de la lernojaro 1873–1874 daŭrigis sian instruistan laboron en la 2a Bjalistoka ŝtata lernejo por judoj. Sed li laboris nelonge. La 5an de novembro 1873 li ricevis la petitan forpermeson el la ŝtata servo. Li ne plu havis privatajn kaj ŝtatajn devojn kaj povis iri kun sia familio al Varsovio por daŭrigi tie sian ŝtatoficistan karieron en la Ministerio de Popola Klerigo, sed jam en gimnazia nivelo.

 

    Krom la tri supre prezentitaj dokumentoj en la 189a fako inter pli ol cent mil aferoj de la klerig-ministeria arkivo (fondaĵo №733) estas ankoraŭ unu, kiu enhavas tre surprizajn informojn pri Mark Fabianoviĉ Zamenhof, pri kiuj pli frue skribis neniu esploranto de la Zamenhofa familio. Pri tio temos en unu el la sekvaj Ondoj.

 

Aleksander Korĵenkov

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/10/216marK/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio